Multaj rimedoj por atingi la kongresejon!
Kohere kun la kongresa temo, ni rekomendas alveni trajne: ni organizos dediĉitajn EK27 busojn el la stacidomo Aix-TGV kaj el la flughaveno Marseille Provence.
Aliaj alvenrimedoj inkluzivas:
- Publikajn busojn kaj trajnojn el Marseille Saint-Charles
- Vian biciklon
- Via propran aŭton
EK27 busoj
La Eŭropa Kongreso de Esperanto proponas siajn proprajn busojn por alveni de la stacidomo Aix TGV kaj de la flughaveno Marseille Provence.
Por alveni al la kongreso, la EK27 busoj ebligos vin atingi la kongresejon ekde la stacidomo Aix-TGV kaj la flughaveno Marseille-Provence vendredon la 14-an posttagmeze kaj sabaton la 15-an matene.
Kaj por via revenvojaĝo, la EK27 busoj ebligos vin atingi la stacidomon Aix-TGV kaj la flughavenon Marseille-Provence ekde la kongresejo lundon la 17-an matene kaj posttagmeze.
La prezo de la EK27 busbileto estas inkluzivita en la proponitaj pakaĵoj de la aliĝilo.

Publikaj transportrimedoj
Se la EK27 aŭtobusoj ne taŭgas por vi, vi povos atingi la kongresejon per publikaj transportrimedoj.
La ligilo ĉe Google Maps por atingi la kongresejon estas https://maps.app.goo.gl/CbVrpJ5jp6hWE2J86
Kompreneble, ni ne respondecas pri la akurateco de la informoj en tiu ĉi sekcio.
De stacio Marsejlo Saint-Charles al la kongresejo:
. Buso C8 de “Marseille Saint-Charles” (je la: 12:10, 15:55, 16:55, 18:25 kaj 19:05) ĝis “Le Rouet” kaj poste 14 minutoj piede – Entute: 1h07
. Trajno TER de “Arenc Euroméditerranée” (direkto al Miramas, je la: 5:57, 6:57, 7:57, 8:57, 10:57, 13:00, 14:27, 15:57, 17:00, 17:27, 17:57, 18:27, 18:53, 19:57, 20:33) ĝis la stacio “Carry Le Rouet” kaj buso 55 (rekton: Marignane) ĝis “Le Rouet” kaj poste 14 minutoj piede – Entute: 1h08
. Trajno TER de “Arenc Euroméditerranée” (direkto al Miramas, je la: 5:57, 6:57, 7:57, 8:57, 10:57, 13:00, 14:27, 15:57, 17:00, 17:27, 17:57, 18:27, 18:53, 19:57, 20:33) ĝis la stacio “La Redonne Ensuès”, kaj poste 47 minutoj piede – Entute: 1h23
. Metroo M2 ĝis “Bougainville”, poste: buso 36 (direkto al Marignane) ĝis “Les Acacias” poste: buso 55 (direkto al Marignane) ĝis “Le Rouet”, kaj poste 14 minutoj piede – Entute: 1 h 25
. Buso 33 (direkte al Châteauneuf-les-Martigues) ĝis “Les Piélettes”, poste buso 55
(direkte al Marignane) ĝis “Le Rouet”, kaj poste 14 minutoj piede – Entute: 1h45
. Buso 34 (direkte al Martigues) ĝis “Général Leclerc”, poste buso 55 (direkte al “Marignane”) ĝis “Le Rouet”, kaj poste 14 minutoj piede – Entute: 1 h 46
Kompreneble, ni ne respondecas pri la akurateco de la informoj en tiu ĉi sekcio.

Biciklo
Rilate kun la kongresatemo « Esperanto: lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo », se vi deziras alveni bicikle, la taŭga ligilo por alveni per Google Maps estas: https://maps.app.goo.gl/LxnAi6ptLpCkV8CN9. Sed atentu ke estas multaj deklivoj en la regiono!
Vi bezonos enirkodon xxx por alveni de la plaĝo de Rouet al la hotelo Miléade, kaj enrikodon xxx por eniri en la hotelo Miléade.

Aŭtomobilo
Se vi deziras alveni aŭtomobile, la taŭga ligilo por alveni per Google Maps estas: https://maps.app.goo.gl/LxnAi6ptLpCkV8CN9
Vi bezonos enirkodon xxx por alveni de la plaĝo de Rouet al la hotelo Miléade, kaj enrikodon xxx por eniri en la hotelo Miléade.
Rilate kun la kongresatemo « Esperanto: lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo », ni rekomendas uzi aliajn transportrimedojn.

