Post-kongreso

La Post-kongreso okazos de lundo la 17-an de majo posttagmeze ĝis merkredo la 19-an de majo posttagmeze.

Nur eblas mendi la post-kongreson se vi partoprenas en la kongreso. Pro tiu, elektu la “Pakaĵon C: kongreso kaj post-kongreso – 5 noktoj” aŭ la “Pakaĵon D: kongreso, post-kongreso kaj post-kongresa restado – 7 noktoj” en la aliĝilo.

La post-kongreso inkluzivas du perbusajn ekskursojn:

  • E5 – Mardo la 18-an de majo
    • Ekskurso al La Ciotat, gvidita de Renée Triolle
  • E6 – Merkredo la 19-an de majo
    • Ekskurso al Marsejlo
    • Inkluzivanta la eblon forlasi la buson en Marsejlo por reiri hejmen

E5 – La Ciotat

La Ciotat situas 30 km oriente de Marsejlo, ĉe la Golfo de Amo, en belega natura medio inter maro, montetoj kaj kalankoj. Ĝia malnova urbo konservas la ĉarmon de tipa mediteranea urbeto. Dum longa tempo la urba vivo dependis de grava ŝipkonstruejo; hodiaŭ la haveno estas konata precipe pro riparado de luksaj jaktoj.

La Ciotat havas apartan lokon en la historio de kino. La familio Lumière posedis tie bienon kaj konstruis la Palacon Lumière. En 1895, la fratoj Lumière filmis en La Ciotat la faman “Alvenon de trajno en la stacidomon”. Ni havos la privilegion viziti la renovigitan grandan salonon de la Palaco. Ankaŭ la historia Eden-Théâtre, unu el la plej malnovaj ankoraŭ funkciantaj kinejoj de la mondo, memorigas pri tiu filmarta heredaĵo.

Ni promenos tra la malnova urbo kaj piknikos apud la bela kalanko du Mugel, proksime de ekzotika ĝardeno. Ni ankaŭ malkovros la marbordajn pejzaĝojn kaj la kalankon de Figuerolles.

Fine, La Ciotat estas konsiderata la lulilo de pétanque, globludo inventita tie komence de la 20-a jarcento.

E6 – Marsejlo

Ni ekskursos al Marsejlo, la plej granda urbo de Provenco kaj unu el la plej malnovaj urboj de Francio. Fondita de grekoj antaŭ pli ol 2 600 jaroj, ĝi estas hodiaŭ vigla mediteranea metropolo, kie miksiĝas historio, kulturoj kaj mara vivo.

Nia vizito komenciĝos ĉe la Malnova Haveno, historia koro de la urbo. Tie ni malkovros la havenan etoson, la fiŝistajn boatojn, la fortikaĵojn kaj la viglajn kajojn kun bela perspektivo al Notre-Dame de la Garde.

De la Malnova Haveno ni veturos per turisma trajneto supren al la baziliko Notre-Dame de la Garde, kiun marsejlanoj familiare nomas “la Bona Patrino”. Situanta sur monteto je ĉirkaŭ 150 metroj super la maro, ĝi estas la plej konata simbolo de Marsejlo. De ĝiaj terasoj malfermiĝas belega panoramo super la tuta urbo, la Mediteraneo, la insuloj Frioul kaj la ĉirkaŭaj montoj.

La ekskurso proponos agrablan enkondukon al la historio, pejzaĝoj kaj aparta multkultura etoso de Marsejlo.

Je la fino de la ekskurso, vi povos, laŭdezire

  • Reiri hejmen tra la stacidomo Marseille-Saint Charles, de kie ankaŭ ekiras publikan buson al la flugahaveno Marseille Provence
  • Resti en Marsejlo
  • Reveni al Hotelo Mileade en Carry le Rouet por tiuj, kiuj elektis la postkongresan restadon.