Kongresa temo: « Esperanto: lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo »

La Unuiĝintaj Nacioj elektis la jaron 2027 kiel Internacia Jaro de Daŭripova kaj Rezistema Turismo. Pro tio, la temo de la Eŭropa Kongreso, kiu okazos en Carry-Le-Rouet, Francio de la 14-a ĝis la 17-a de Majo 2027, estas « Esperanto: lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo ». 

Côte Bleue

Kadre de tiu temo, indas konscii, ke Esperanto faciligas daŭripovan interkulturan komunikadon, ĉar la internacia lingvo ebligas rektan komunikadon inter homoj el diversaj landoj sen hegemonio de nacia lingvo. Krome, Esperanto subtenas kulturan diversecon, protektadon de kulturaj identecoj kaj heredaĵoj, ĉar ĝi ne anstataŭas naciajn lingvojn; male, ĝi instigas respekton al ĉiuj kulturoj. Esperanto ankaŭ inkluzivas la esperantan movadon, kiu esence favoras alternativan kaj lokan turismon, danke al rektaj rilatoj inter vojaĝantoj kun lokaj loĝantoj. Daŭripova turismo povas plifortigi komprenon inter popoloj kaj kontribui al paco. Esperanto celas ĝuste tion ekde sia kreiĝo: faciligi dialogon inter homoj de malsamaj kulturoj sur egaleca bazo.

Ne hezitu proponi prelegojn rilatantajn kun tiu temo.