Aliĝilo

La reta aliĝilo baldaŭ aperos ĉi tie. La papera aliĝilo estos elŝutebla ĉi tie.

Atentu ke estos 3 aliĝperiodoj kun kreskantaj prezoj:

  • Oktobro ĝis decembro 2026
  • Januaro kaj februaro 2027
  • Marto kaj aprilo 2027 se restos eblecoj partopreni
  • Rabatita prezo por junuloj kaj B-landanoj laŭ la difino de UEA

Aliĝu rapide: eblecoj partopreni estas limigitaj

Aliĝilo inkluzivos 4 rekomendatajn pakaĵojn:

  • Pakaĵo A – Mallonga kongreso – 2 noktoj – de sabato ĝis lundo
  • Pakaĵo B – Normala kongreso – 3 noktoj – de vendredo ĝis lundo
  • Pakaĵo C – Kongreso kaj Postkongreso – 5 noktoj – de vendredo ĝis merkredo
  • Pakaĵo D – Kongreso, Postkongreso kaj Postkongresa Restado – 7 noktoj – de vendredo ĝis vendredo

La pakaĵoj inkluzivas:

  • Ĉiujn esperantajn aktivaĵojn
  • EK27 buson el/al la stacidomo Aix TGV aŭ la flughaveno MRS
  • Restadon en 2 aŭ 3-homa ĉambro
  • Manĝojn

Se vi ne elektas la pakaĵojn, ankaŭ eblos aparte mendi:

  • Restadon, inkluzivantan la manĝon
  • EK27 buson
  • Partoprenon en la kongreso sen restado

Por ĉiuj, ankaŭ eblos mendi:

  • Ekskursojn
  • T-ĉemizojn

Post la aliĝilo, vi povos proponi prelegojn aŭ aliajn aktivaĵojn.