Bonvenon al la Eŭropa kongreso de Esperanto 2027

En 2027 la Eŭropa kongreso okazos en Carry-le-Rouet, apud Marsejlo en Provenco, sudo de Francio. Ĝi estos organizita de Esperanto-Provence kaj Esperanto-France, kun Eŭropaj partneroj.

Kongreso14 – 17 de majo 2027Ĉiuj esperantaj aktivaĵoj
Restado
Ĉiuj manĝoj ĝis lundo matene
Ekskursoj estas opciaj
PostKongreso17 – 19 de majo 2027Restado
Ĉiuj manĝoj de lundo tagmanĝo ĝis merkredo matene
Ekskursoj estas inkluzivitaj
Post Kongresa Restado19 – 21 de majo 2027Restado
Ĉiuj manĝoj de merkredo vespere ĝis vendredo matene
Ne estos planitaj ekskursoj

Tiu Eŭropa Kongreso funckias danke al prestiĝaj partneroj. Jam la Esperanto-Asocio de Britio, la Itala Esperanto-Federacio, la Valona Esperanto-asocio, Eŭropa Esperanto Unio kaj la Verdaj Skoltoj estas partneroj en tiu evento.

La Kongreso inkluzivos kunvenojn de Esperanto-France kaj de diversaj asocioj kune kun prelegoj pri diversaj temoj, inkluzivante la kongresan temon : « Esperanto: lingvo por daŭripova turismo kaj interkultura kompreniĝo ». Ni ankaŭ preparas allogajn ekskursojn por ke la kongresanoj malkovru la riĉecon de la regiono.

Superba loko apud la maro

Ĝuu la belegan lokon en Carry-le-Rouet.

Programo de la kongreso

Prelegoj, komitatoj, kursoj, ludoj, …

Ekskursoj

Pluraj ekskursoj estas organizataj en nia bela regiono.

Spektakloj

Spektakloj kaj aliaj agadoj okazos vespere.

100 %

Suno

Ĝuu la esceptan veteron de nia regiono

100 %

Ferioj

Multaj aktivaĵoj

100 %

Esperanto

Kaj parolu nian komunan lingvon

Lastaj novaĵoj

Legu niajn lastajn artikolojn

  • Telegram-grupo

    Aliĝu al la Telegram-grupo por ricevi ĝisdatigitajn informojn, proponi kunveturadon aŭ rilati kun aliaj partoprenantoj. https://t.me/europakongreso2027

Ĉu vi ankoraŭ ne aliĝis?

Aliĝoj estas limigitaj je 300 homoj.