La kongresejo situas en ege alloga regiono!
Busaj ekskursoj:
Piedaj ekskursoj:
- E3 – Piedirado al naturisma kalanko
- E4 – Piedirado en la Blua Marbordo
Ekskursoj dum la kongreso estas opciaj
(La PostKongreso inkluzivos ekskursojn E5 kaj E6)

E1 – Salono La Provenco



Ni ekskursos al Salon-de-Provence, bela provenca urbo kun riĉa historia heredaĵo. Ni promenos tra la malnova urbocentro, kun ĝiaj pitoreskaj stratetoj kaj placoj, kaj vidos la faman Muskan Fontanon, unu el la simboloj de la urbo.
Ni malkovros la imponan Kastelon de l’Empéri, kiu superrigardas la malnovan urbon, kaj sekvos la spurojn de Nostradamus, la fama kuracisto kaj astrologo de la Renesanco, kiu vivis en Salon-de-Provence de 1547 ĝis sia morto en 1566. Ni vizitos ankaŭ la muzeon pri sapono, kiu rakontas la historion de la tradicia sapfarado en Salon-de-Provence. Per malnovaj iloj, maŝinoj kaj klarigoj ni malkovros la diversajn etapojn de fabrikado kaj la gravecon de tiu metio por la ekonomia kaj industria historio de la urbo.
Nia vizito okazos dum Santo Estello, la granda ĉiujara renkontiĝo de la Félibrige, movado fondita en 1854 por antaŭenigi la provencan kaj aliajn okcitanajn lingvojn kaj kulturojn. Tiu tradicia festo kunigas partoprenantojn el diversaj regionoj ĉirkaŭ la provenca lingvo, muziko, dancoj, tradiciaj kostumoj kaj aliaj kulturaj aranĝoj.
Tiel ni povos malkovri ne nur la historion kaj arkitekturon de Salon-de-Provence, sed ankaŭ sperti la vivantan provencan kulturon en aparte festa etoso.
E2 – Arlezo



Arles, ĉe la rivero Rodano kaj ĉe la pordo de Kamargo, posedas esceptan historian heredaĵon, parte agnoskitan de Unesko. Grava urbo de la Romia Imperio, ĝi konservas multajn monumentojn: la faman amfiteatron, ankoraŭ uzatan por spektakloj, la antikvan teatron, la kriptoportikojn de la iama forumo kaj Alyscamps, vastan romian nekropolon.
Arkeologiaj malkovroj daŭre riĉigas nian konon pri la antikva urbo. La Departementa Muzeo de Antikva Arles prezentas tiun riĉan pasintecon per rimarkindaj kolektoj de mozaikoj, skulptaĵoj kaj romiaj objektoj, inter kiuj troviĝas granda ŝipo elfosita el Rodano.
Arles estas ankaŭ grava centro de la provenca kulturo. La muzeo Arlaten, fondita de Frédéric Mistral kaj renovigita, prezentas la vivon, tradiciojn, kostumojn kaj historion de Provenco.
Vincent van Gogh loĝis en Arles en 1888–1889. Inspirita de la provenca lumo kaj pejzaĝoj, li tie kreis multajn el siaj plej famaj pentraĵoj. Hodiaŭ lia memoro restas forte ligita al la urbo.
Arles estas ankaŭ enirejo al Kamargo, fama pro siaj blankaj ĉevaloj, virbovoj kaj rizkampoj.
Esperantistoj aparte rimarkos la straton Zamenhof, kiu kondukas de la centra avenuo Les Lices direkte al la nekropolo Alyscamps.
E3 – Naturisma kalanko



Ni ekiros piede rekte de la hotelo Miléade en Carry-le-Rouet por bela marborda ekskurso direkte al la kalanko Anthénors. La promeno kondukos nin laŭ la Mediteranea marbordo, tra pejzaĝo karakterizata de rokoj, pinoj, malgrandaj golfetoj kaj belegaj panoramoj super la blua maro.
Post ĉirkaŭ unu horo kaj duono da marŝado, depende de la ritmo de la grupo, ni atingos la kalankon Anthénors, proksime de La Redonne. Tiu trankvila kaj relative sovaĝa loko estas konata interalie pro naturisma banado. Tie ni povos nude ripozi, ĝui la sunon kaj, laŭ la vetero kaj la stato de la maro, baniĝi en la Mediteraneo.
La ekskurso proponas agrablan kombinon de marŝado, naturo kaj malkovro de la fama Blua Marbordo. Bonaj marŝoŝuoj estas rekomendataj, ĉar kelkaj partoj de la pado povas esti ŝtonaj aŭ krutaj. Necesas ankaŭ kunporti akvon, sunprotektilon kaj ĉion bezonatan por pikniko kaj banado. Bankostumoj ne necesos.
E4 – La Blua Marbordo



Ĉu vi ŝatas promeni kaj malkovri grandiozajn pejzaĝojn?
Ni proponas al vi sportan ekskurson sur la Blua Marbordo.
Eblas naĝado por tiuj, kiuj deziras.
Malfacileco: malfacila, 14 km, 370m altiĝo
Foriro 13:30 de la hotelo
Bonvolu noti: ĉi tiu ekskurso estas rezervita por bonaj promenantoj. Kunportu piedŝuojn, almenaŭ 1,5 l da akvo, ĉapelon kaj sunprotekton.
