Partneroj

Ni dankas ĉiujn partneroj kiu kune agadas por la plena sukceso de la Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027

Organizantoj

Espéranto France

La asocio Espéranto-France arigas Esperanto-parolantojn, amikojn de Esperanto kaj asocioj pri Esperanto leĝe registritaj en Francio, kiuj havas samajn celojn.

Espéranto-France celas promocii en Francio instruadon kaj uzadon de Esperanto, kunordigi fortostreĉojn de diversaj asocioj kaj arigi personojn kun samaj celoj.


Espéranto Provence

En siaj statutoj, la asocio Esperanto-Provence donis al si la jenajn celojn:

  •  informi pri justa komunikado
  •  disvolvi la internacian lingvon Esperanto
  •  ebligi rilatojn inter la regionaj esperantoparolantoj (kaj simpatiantoj)
  •  subteni kaj kunordigi la aktivecojn de la grupoj aŭ lokaj kluboj, antaj kaj ontaj, kiuj celas propagandi, uzi kaj instrui Esperanton
  •  reprezenti la Sud-regionon ĉe regionaj, naciaj aŭ internaciaj instancoj


Partneroj

Esperanto Asocio de Britio

Esperanto-Asocio de Britio festas en 2026 sian 50-an datrevenon, kiel posteulo de la antaŭa Brita Esperantista Asocio, fondita en 1904. EAB estas registrita bonfara organizaĵo, kiu estas aparte notinda pro sia eldon-agado, kiun UEA substrekis kiel «elstaran» en 2024. Fine de 2026 ĝi eldonos la milan numeron de La Brita Esperantisto, la plej longe senpaŭze aktiva revuo en Esperantujo, post la lanĉo en 1905.

EAB plurfoje en la jaro starigas senpagajn Studajn Semajnfinojn por lernantoj en Britio, al kiuj ĝi invitas transmaren konatajn spertulojn por kuniĝi kun la lokaj instruistoj. Ĝi provizas lernantojn per subvencioj por helpi al ili meti la unuajn paŝojn en Esperantujon; ekzemple, du membroj ricevis financan helpon por partopreni la Universalan Kongreson en Graco. Plie, ĝi estas delonge subtenanto de la KER-ekzamenoj en Esperanto, repagante al sukcesaj trapasintoj siajn kostojn, kaj pagante la presadon kaj liveradon de la atestiloj.

Britan Kongreson ĝi kutime okazas ĉiujare. La 107-a devos atendi, tamen, ĉar en 2027 EAB anstataŭe estos partnero por la sukcesigo de la Eŭropa Kongreso en Carry-le-Rouet!


Eŭropa Esperanto Unio

Eŭropa Esperanto-Unio/EEU estas la organizo de ĉiuj 27 landaj Esperanto-asocioj en Eŭropa Unio, kaj inkluzivas ankaŭ kandidatajn landojn.

EEU antaŭ ĉio reprezentas eŭropuniajn esperantistojn antaŭ organoj de Eŭropa Unio, kaj klopodas kontribui al diversaj celoj de Eŭropa Unio, speciale pri homaj rajtoj kaj lingva egalrajteco.  Aparte gravas por EEU helpi la landajn asociojn atingi oficialan ŝtatan agnoskon de Esperanto kiel parto de la nemateria nacia kulturo heredaĵo, kiel ni sukcese faris en Pollando (2014), Kroatio (2019) kaj Aŭstrio (2026).

Eŭropa Komisiono rekonis la gravecon de EEU kaj en 2009 fondinte Civitansocian platformon por promocii multlingvismon invitis ĝin esti unu el 29 tuteŭropaj organizoj kiuj konsistigas la Platformon.

EEU informas Eŭropan Parlamenton pri sia agado, klopodas ricevi financan subtenon por siaj eŭropaj projektoj, aranĝas internaciajn konferencojn, kongresojn kaj simpoziojn pri ĉefe eŭropaj kaj lingvaj temoj, kaj eldonas librojn pri ili.

EEU ankaŭ iniciatas kaj kuraĝigas agadojn, kiuj fortigas  poresperantajn agadojn en la 27 landaj asocioj.


Federazione Esperantista Italiana

Itala Esperanto-Federacio (itale: Federazione Esperantista Italiana – FEI) estas la nacia organizo, kiu kunigas la esperantistojn en Italio. Fondita en 1910, ĝi estas jurpersona asocio kaj oficiala landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

La ĉefa celo de la federacio estas la disvastigo  de la internacia lingvo Esperanto tra la lando, kiel ilo por packonstruado, kultura interŝanĝo kaj lingva egaleco.

Por atingi tion, la asocio organizas:

  • La ĉiujaran Italan Kongreson de Esperanto.
  • Kursojn, ekzamenojn kaj prelegojn kun Itala Instituto de Esperanto
  • Eldonadon de libroj kaj de la revuo L’Esperanto.

Ĝia junulara sekcio, IEJ (Itala Esperanto-Junularo), vigle kunigas la pli junaĝajn aktivulojn. La federacio reprezentas pacan kaj demokratian komunumon, malfermitan al ĉiuj, kiuj kredas je mondo sen lingvaj bariloj.


Espéranto Wallonie

Valona Esperanto-asocio

Esperanto Wallonie — esperantligve Valona Esperanto-asocio (V.Esp-o) — estas la esperanta asocio en la franclingva parto de Belgio.

En Belgio ekzistas tri oficialaj asocioj: unu en Flandrio (FEL), unu en Bruselo (EBG), kaj unu en Valonio (V.Esp-o). Ĉiuj ĉi apartenas al neoficiala organizaĵo, la BEF (Belga Esperanto-Federacio), kiu prizorgas la kontaktojn kun UEA kaj kunordigas la diversajn agadojn en Belgio. Unu el ĉi tiuj estas la Beneluksa Kongreso (BNLK), kiun organizas alterne la flandra kaj franclingva partoj. Lastjare, V.Esp-o organizis la BNLK kun la germanoj, kiu fariĝis la GeBNLK. Ĝi kunigis preskaŭ 150 homojn en Germanio apud la belga landlimo.


La ĉefa celo de V.Esp-o estas antaŭenigi esperanton en Valonio.
Ĝi organizas esperanto-kursojn, prelegojn, kelkfoje budojn dum festivaloj. Ĝi eldonas ankoraŭ kvaronjaran revuon, ‘Esperanto en Marche’


Verdaj skoltoj

Verdaj Skoltoj

La Verdaj Skoltoj skoltigas Esperantistojn. Nia unua celo estas proponi skoltajn eventojn en Esperanto al infanoj (Lupidoj, 8-11 jaraĝaj) kaj adoleskantoj (Esploristoj, 12-17 jaruloj). Plenkrekskuloj bonvenas kiel gvidantoj, helpantoj aŭ Roveroj.

Ĉiu jare ni organizas semajnfinojn kaj tendumadojn. Kaj kune partoprenas junularajn Esperanto-eventojn.

Nia asocio ankaŭ subtenas Esperanto-movadon. Ekzemple ni gastas la fonduson Instigo, organizis IIKn en 2015, JESn en 2024-2025, kuiras dum KKPS, ktp.
Kontakto: info@verdajskoltoj.net