Via organizanta teamo:


Didje – Kasisto
« Mi ekloĝis en la suna Marsejlo jam 2 jarojn antaŭ la kongreso por labori pri lokaj publikaj financoj. Mi ĝojas aktivi en tiu nova kora regiono, kiun mi ekkonis okaze de la landa kongreso en 2016 kaj kiun mi de tiam vizitis plurfoje jare. »

Frédéric – Informado – Ekskursoj – Donacetoj
« Mi esperas ke vi ĝuu tiun Eŭropan kongreson en nia belega regiono. »

Krikru’ – Distra programo
« Kio instigis min partopreni en la organizado de ĉi tiu kongreso estis mia deziro doni al ĝi lokan kulturon kaj la plezuro labori kiel parto de sindediĉa teamo. »

Marie-Hélène – Informado
« Mi ĝojas kontribui al ĉi tiu kongreso, kiu prezentos nian regionon kaj ĝian kulturan riĉecon, samtempe fortigante ligojn de solidareco inter popoloj kaj kulturoj per Esperanto. »

Marko – Provizantoj – Ekskursoj
« Organizi kongreson trans limoj estas sperto kiu devas esti kundividita. Venu ĉiuj. »

Pascal – Informado
« La Eŭropa Kongreso estas spegulo por trovi sin mem. Mi esperas, ke ĝi ankaŭ servos kiel montrofenestro inter alia, por allogi aliajn lernantojn kaj esperantistojn en Esperanto, kiel mi estis. Vivu Doktoro Zamenhof! »

Renée – Programo
« De 1968, kiam mi kunorganizis Internacian Studentan kongreson de STELO en Aix en Provence, mi kunorganizis plurajn landajn kongresojn de UFE poste Esperanto-France; Universalajn Kongresojn de UEA en Montpellier (1998) kaj Lille(2005), regionajn en La Roque d’Anthéron, Martigues kaj Marseille, mankis Eŭropa! Jen por mi nova sperto. »

Romano – Partoprenantoj
xxx

Rosy – Sekretarino – Provizantoj
« Estas grandega ŝanco por Espéranto Provenco, kies Prezidanto mi estas, organizi ĉi tiun kongreson en grandioza loko, kiu montras la tutan belecon de nia regiono. »

Tjeri – Prezidanto – Informado – Merkatiko
« Mi ŝatas organizi internaciajn esperantajn eventojn por kunigi kaj interrenkontigi samideanojn. La Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 estos okazo proponi elstaran programon kaj malkovrigi nian belan regionon al ĉiuj! »
