Aliĝkondiĉoj

La kotizo estas repagebla senkondiĉe ĝis la 31-a de Decembro 2026. Ekde la 1-a de Januaro 2027, ĝi estos repagebla laŭ la kondiĉoj de nia asekuro nur por reala kaj serioza kialo kaj potence nur parte. Vi povas peti la tekston de la kondiĉoj (en la franca) de la LKK.


La kotizo nur inkluzivas la servojn, kiuj aperas klare en la aliĝilo. La kotizo ne inkluzivas sanasekuron.

Kongresaneco ne estas transdonebla al alia persono. Fraŭdo kun la nomŝildo estas punebla per konfisko de la nomŝildo kaj malpermeso al la fraŭdanto(j) plu partopreni tiun kongreson.

Por la limdatoj kaj aliaj kondiĉoj validas la dato de ricevo de la pago en la LKK. Aliĝilon sen kompleta pago aŭ pago sen (subskribita) aliĝilo oni ne traktos.

La klarigon pri datumprotektado vi povas legi en la retejo de Esperanto-Provence.

Infanoj estas invititaj senpage se ili dividas la ĉambron kun siaj gepatroj.
Infanoj estas tiuj kiuj naskiĝis post la 1-a de januaro 2012.

La prezo por junuloj estas nur por kongresanoj kiuj naskiĝis post la 1-a de januaro 1991.

A-landoj inkluzivas : Membroj de la Eŭropa Unio kaj Aŭstralio, Islando, Israelo, Japanio, Kanado, Korea Respubliko, Norvegio, Nov-Zelando, Singapuro, Svislando, Unuiĝinta Reĝlando, Usono.
B-landoj : Ĉiuj aliaj.

TVA non applicable, art. 293 B du CGI