Description
Ĉar tiu Eŭropa Kongreso estos organizita en maniero “ĉio inkluzivita”, ni proponas al vi pakaĵojn por aliĝi. La celo de tiuj pakaĵoj estas simpligi la aliĝon por vi kaj por ni. Do ĉiu pakaĵo inkluzivas:
-
Restadon en la hotelo Mileade, en du-, tri-homa ĉambro,
-
Ĉiujn manĝojn ekde la vespermanĝo la alventagon ĝis la matenmanĝo la forirtagon,
-
Ĉiujn esperantajn aktivaĵojn,
-
La EK27 busojn por veni de la stacidomo Aix-TGV aŭ la flughaveno Marseille-Provence kaj por foriri al la samaj lokoj.
La limigoj pri manĝohoroj ne malebligos vin partopreni en prelegoj kaj kunvenoj dum la tuta tago je via alveno aŭ foriro. Eblos mendi (kaj pagi) kromajn manĝojn surloke.
La proponitaj pakaĵoj estas:
- Pakaĵo A – Mallonga Kongreso – de sabato la 15-an posttagmeze ĝis lundo la 17-an matene.
- Pakaĵo B – Normala Kongreso – de vendredo la 14-an posttagmeze ĝis lundo la 17-an matene.
- Pakaĵo C – Kongreso kaj PostKongreso – de vendredo la 14-an posttagmeze ĝis merkredo la 19-an matene – inkluzivas ekskursojn E5 kaj E6.
- Pakaĵo D – Kongreso, PostKongreso kaj PostKongresa Restado – de vendredo la 14-an posttagmeze ĝis vendredo la 21-an matene – inkluzivas ekskursojn E5 kaj E6.
Aliĝu rapide: eblecoj partopreni estas limigitaj.
Atentu ke estos 3 aliĝperiodoj kun kreskantaj prezoj:
- Oktobro ĝis decembro 2026
- Januaro kaj februaro 2027
- Marto kaj aprilo 2027 se restos eblecoj partopreni
- Rabatita prezo por junuloj kaj B-landanoj laŭ la difino de UEA
Se vi ne elektas la pakaĵojn, ankaŭ eblos aparte mendi:
- Restadon, inkluzivantan la manĝon
- EK27 buson
- Partoprenon en la kongreso sen restado
Por ĉiuj, ankaŭ eblos mendi:
- Ekskursojn
- T-ĉemizojn

Se vi preferas aliĝi papere, jen la PDF aliĝilo.
Se vi havas iun demandon, bonvolu kontakti nin.

