Lanĉo de la kongreso okazos la 20-an de oktobro

📅 Ekde la 20-a de oktobro 2026, eblos aliĝi al la Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 (EK27) dank al la dediĉita retejo: https://kongreso2027.esperanto-france.org/eo/

👋 La Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027. Poste okazos post-kongreso ĝis la 19-a kaj post-kongresa restado ĝis la 21-a.

🌍 Ne maltrafu tiun grandan eŭropan renkontiĝon de esperantistoj! Vin atendos riĉa programo, interesaj prelegoj, kulturaj eventoj, allogaj ekskursoj kaj, ĉefe, multaj okazoj renkonti malnovajn amikojn kaj konatiĝi kun novaj.

☀️ Provenco kaj la Mediteraneo atendas vin!

📣 Notu la daton kaj estu inter la unuaj aliĝintoj!

Comments

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *