Ekde la 20-a de oktobro 2026, eblos aliĝi al la Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 (EK27) dank al la dediĉita retejo: https://kongreso2027.esperanto-france.org/eo/
La Eŭropa Kongreso de Esperanto 2027 okazos de la 14-a ĝis la 17-a de majo 2027. Poste okazos post-kongreso ĝis la 19-a kaj post-kongresa restado ĝis la 21-a.
Ne maltrafu tiun grandan eŭropan renkontiĝon de esperantistoj! Vin atendos riĉa programo, interesaj prelegoj, kulturaj eventoj, allogaj ekskursoj kaj, ĉefe, multaj okazoj renkonti malnovajn amikojn kaj konatiĝi kun novaj.
Provenco kaj la Mediteraneo atendas vin!
Notu la daton kaj estu inter la unuaj aliĝintoj!


Respondi